Rigardu la Bestojn

by

Ilustrita de

enhavo-bildo
enhavo-bildo

Rigardu la bestojn.

  1. Nomblu kaj nomu kune ĉiujn bestojn, kiujn vi vidas.
  2. Kion rigardas ĉiuj bestoj?
  3. Ĉu la bestoj volas ion de la farmisto?
enhavo-bildo

La bovino diras, “Mu.”

  1. La bovino rigardas malplenan trogon. Kion laŭ vi signifas "Mu"?
  2. Se vi havas nur unu vorton ("Mu"), vi devas diri ĝin diversmaniere por ke ĝi signifu malsamajn aferojn. Kion vi pensas, ke la bovino volas?
  3. Kelkaj el la nigraj makuloj de la bovino estas malgrandaj kaj kelkaj estas grandaj. Kalkulu kiom da makulojn la bovino havas.
enhavo-bildo

La kapro diras, “Meh, meh.”

  1. Kial la kapro rigardas la akvoguton el la krano?
  2. Ĉu la kapro estas soifa, malsata, aŭ ambaŭ?
  3. Kiom da kornoj havas kapro? Nomu kelkajn aliajn bestojn, kiuj havas du malmolajn aĵojn kreskantajn sur ilia kapo.
enhavo-bildo

La ĉevalo diras, “Hen.”

  1. La ĉevalo ankaŭ rigardas malplenan trogon. Kion la ĉevalo montras per sia antaŭa maldekstra kruro?
  2. Nomblu kune la krurojn de la ĉevalo. Ĉu vi povas pensi pri farmbesto, kiu havas nur du krurojn?
  3. Ĉu ekzistas bestoj, kiuj havas alian nombron da kruroj ol du aŭ kvar? Kio pri insektoj aŭ araneoj? – ĉu vi scias kiom da kruroj ili havas?
enhavo-bildo

La porko diras, “Grunt.”

  1. Kelkaj homoj pensas, ke porkoj diras "Oink." Kion vi pensas, ke ili diras?
  2. La porko havas du orelojn, du okulojn kaj du naztruojn. Imagu, kia ĝi estus, se ĝi havus du buŝojn!
  3. Nombru kune la fostojn, kiuj konsistigas la barilon antaŭ la porko.
enhavo-bildo

La kokido diras, “Kluk.”

  1. Koko estas farmbesto kun nur du kruroj. Ĉu ekzistas aliaj?
  2. Nombru la kokidojn kaj kalkulu kiom da kokinoj estas entute.
  3. Unu pli ol tri faras kiom?
enhavo-bildo

La hundo diras, “Uf.”

  1. La hundobovlo estas malplena kaj la hundo aspektas malsata.
  2. Kalkulu kune la nombron de sakoj apud la barilo.
  3. Kalkulu kune la nombron de dentoj sur la rastilo en la angulo. Ĉu vi povas trovi aliajn aferojn por kalkuli?
enhavo-bildo

La farmisto diras, “Ŝŝŝ!”

  1. Kial la farmisto diras "Ŝŝŝ?" Ĉu la farmisto laciĝis pro la ĝenado de la bestoj?
  2. Kion atendas la bestoj?
  3. Kiom da bestoj atendas sian manĝaĵon?

Vi rajtas elŝuti, kopii, traduki aŭ adapti ĉi tiun rakonton kaj uzi la ilustraĵojn kondiĉe ke vi atribuas la atribuojn jene:

Rigardu la bestojn
Aŭtoro — Jenny Katz
Ilustraĵo — Sandy Campbell
Lingvo — Angla
Nivelo — Unuaj vortoj
© Afrikaj Legaĵoj 2003
Krea Komunaĵo: Atribuite-Nekomerce 3.0
Fonto www.africanstorybook.org
Origina fonto www.read.org.za

Antaŭa
paĝo 1 de 9
sekva